next > 

1

La Batalo de l\' Vivo

La Batalo de l' Vivo, by Charles Dickens


The Project Gutenberg EBook of La Batalo de l' Vivo, by Charles Dickens This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org

Title: La Batalo de l' Vivo

Author: Charles Dickens

Translator: L. L. Zamenhof

Release Date: February 3, 2008 [EBook #24501]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BATALO DE L' VIVO ***


Produced by David G. Simpson


LA BATALO DE L' VIVO


CHARLES DICKENS

EL LA GERMANA TRADUKO TRADUKIS L.L. ZAMENHOF

1891


PARTO UNUA.

Antaux longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo -- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove kolorigxis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis rugxan akvon. El la tero disbatita per la piedoj farigxis marcxo, kie en malpuraj malsekajxoj, kiuj sin kolektis en la enbatajxoj de piedoj de homoj kaj hufoj de cxevaloj, la cxie superreganta koloro malagrable brilis en la su

 next >