40
stis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam sxi rigardis al sia fratino en la vizagxon kaj auxskultis la cxarman harmonion de sxia vocxo, kiam sxi plu pentradis la gxojojn de la revidigxo, tiam sur sxia propra vizagxo brilis espero kaj gxojo.
Kaj ankoraux io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio cxi ne estis gxojo, triumfo, fiera entuziasmo -- tiuj cxi ne montras sin tiel trankvile. Tio cxi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj cxi faris parton de tio cxi. Gxi ne venis de ia egoista penso, cxar tiuj cxi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj.
Doktoro Jeddler malgraux sia filozofio -- kiun li cxiam en la praktiko forgesadis, kiel gxi ofte okazas al gloraj filozofoj -- ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se gxi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidigxis en sian avan segxon, denove etendis la piedojn sur la varman tapisxon, multfoje tralegis la leteron kaj ankoraux pli multe parolis pri gxi.
"Ho, estis ankoraux tempo", diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, "kiam Vi ambaux kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Cxu vi memoras?"
"Ho jes," sxi respondis kun gaja rido kaj dauxrigis kudri diligente.
"De hodiaux post unu monato!" diris la doktoro meditante. "Sxajnas kvazaux de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?"
"Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda sxi estis," diris Marion: "Grace estis por mi cxio, ecx tiam, kiam sxi ankoraux mem estis infano."
"Tre vere, mia kateto, tre vere," respondis la doktoro. "Sxi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta sagxa infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, cxiam preta antauxplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; ecx jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate