Fabeloj de Andersen

Published: 1909
Language: Esperanto
Wordcount: 9,629 / 36 pg
LoC Category: PZ
Downloads: 1,982
Added to site: 2009.01.28
mnybks.net#: 23262
Origin: gutenberg.org
Genre: Short Story
Advertisement
Excerpt

o, kie la Morto logxas kaj prizorgas florojn kaj arbojn; cxiu el ili estas homa vivo!"

"Ho! cxion mi donos por veni al mia infaneto!" diris la ploranta patrino, kaj sxi ploregis ankoraux pli multe kaj sxiaj okuloj elfalis gxis la fundo de l' lago kaj farigxis du multekostaj perloj; sed la lago sxin levis kvazaux sxi estus sidanta en balancilo, kaj sxi flugis al la kontrauxa bordo. Tie staris stranga domo, grandega; oni ne sciis, cxu gxi estas ia monto kun arbaroj kaj kavajxoj, aux cxu gxi estas konstruita el cxarpentajxo, sed la malfelicxa patrino ne povis tion vidi; sxi ja estis plorinta gxis la okuloj elfalis.

"Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?" sxi diris.

"Cxi-tien gxi ankoraux ne alvenis!" diris la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de l' Morto.

"Kiamaniere do vi povis trovi cxi-tiun lokon, kaj kiu vin helpis?"

"Dio min helpis!" sxi respondis. "Li estas kompatema, kaj tia certe ankaux vi estos! Diru, kie mi povos trovi mian infan

Cover image for

Download


show mobile phone QR code

Donate a small amount via Paypal below or read about some other ways that you can support ManyBooks.