Cover image for

Rakontoj

Subtitle Translated by Josef Grna
Author Jakub Arbes
Categories Fiction, Music
Language Esperanto
Published 1908
Word count 37,165
Excerpt

xdinte la vorton "rekviemo" diritan per konata vocxo elrigardis el la veturilo.

"Mi tre petas, sinjoro Mozart -- kio okazos kun la rekviemo?" turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto.

"Ah -- pardonu!" respondis Mozart. "Gxis nun malgraux plej bona volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson."

"Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera riprocxo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Cxu estas neeble prokrasti la vojagxon je tempo pli malfrua, gxis la rekviemo estos finita?"

"Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi, nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas, diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de l' arto, ke li