Ce la koro de la tero

Ce la koro de la tero
[At the Earth’s Core]

By

0
(0 Reviews)
Ce la koro de la tero by Edgar Rice Burroughs

Published:

1914

Pages:

133

Downloads:

2,278

Share This

Ce la koro de la tero
[At the Earth’s Core]

By

0
(0 Reviews)
Tradukita de Gary Mickle.

Book Excerpt

rturon de malrapida kaj terura morto."

Mi ekrigardis la termometron. Gxi montris 110 gradojn. Kaj dum ni parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de la Tera krusto.

"Ni dauxrigu, do," mi respondis. "Kun cxi tiu rapideco baldaux venos la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la masxino estos tiel alta, Perry. Cxu vi sciis?"

"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, cxar mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia generatoro. Sed mi kredis, ke ni movigxos po proksimume kvincent jardojn[7] hore."

"Kaj ni movigxas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li, rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?" mi demandis.

"Ekzistas preskaux tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis. "Oni taksas gxin je tridek mejloj, cxar la interna varmeco, kiu pliigxas po proksimume unu gradon je cxiu sesdek- aux sepdekfuta profundigxo, suficxus por fandi la plej fandimunajn substancojn

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)

More books by Edgar Rice Burroughs

(view all)