La Montarino

La Montarino
la poemaro pri Veslemey

By

0
(0 Reviews)
La Montarino by Arne Garborg

Published:

1895

Downloads:

960

Share This

La Montarino
la poemaro pri Veslemey

By

0
(0 Reviews)

Book Excerpt

duan tagon en temp' de Jul' arigxas por danc' cxiu in' kaj ul'; cxe panjo ili kunvenas. Kota kaj sxlima estas la voj'; gxi kusxas sub negxa pluv' kiel roj', sed tamen cxiuj alvenas.

Ni scias ja kiel la juna kor' post zorga penado en taga labor' sopire al danco tentigxas. Intensa la gajo kaj kara la gxoj', kaj salt' cxevalida farigxas, oh hoj! piedoj planken frapigxas.

Kaj trinkas la knab' por ioma kuragx'; li kante antauxas kun brila vizagx' la varmajn manojn tenante. Ho hej! svingigxas la brak' en felicx', kaj poste saltglitas knabin' en la vic', per blankaj dentoj ridante.

Kaj sxvelas gxoja la juna kor'; forigxas zorgo kaj pen' kaj plor'; la vivo soras kaj soros. Ludas l' animo, ridas l' okul', ardas la amo en kor' de l' junul'; li jenon cxiame memoros.

Sed kiam abundas troa drinkad', vekigxas emo al bru' kaj batad'. Envenas la Malbonulo. Li sidas angule, ridanta la gap'; finigxas damagxo per murda frap' je gxojo de l' Diablulo.

Misiras ofte knab' al mizer'; knabino sperta

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)