Tri unuaktaj komedioj
Tri unuaktaj komedioj
written by one of the pioneers in the esperanto movement
Book Excerpt
mortinto, trinkas chokoladon kaj madejran vinon, mi enshovas min en kaleshon kiel malnova konato de l' enterigota, faras samtempe novajn rilatojn kaj ghuas agrablan veturadon.
Petro.
Mi auskultas kaj admiras. Feliche ankau mi jam zorgis pri matenmangho.
Hipolito.
Ech se ne, mi instigus vin, tion fari. Estu kompleza, lasu min heredi. Vere mi estas nedanghera homo, kontenta je malmulto, mi vivas tiel kviete kaj simple.
Petro (ridetante).
Vi ja vidos. Bonvolu eniri en tiun chambron. Tie vi trovos kunheredanton kaj matenmanghon.
Hipolito.
Permesu, ke antaue mi aranghas mian tualeton. La krepo restas, char mi funebras pro mortinta parenco. Por la matenmangho blankan kravaton, por la kunheredantoj multkoloran veshton kaj por deca eksterajho helajn gantojn (aranghas sian tualeton lau diro). Jen! Preta! Mi tre ghojas konatighi persone kun viro, kies famo alportis jam tiom da bono.
Petro.
Neeble!
Hipolito.
Tio ne malhelpas; estas ghent
FREE EBOOKS AND DEALS
(view all)Popular books in Drama, Fiction and Literature
Readers reviews
0.0
LoginSign up
Be the first to review this book