La Eksperimento De D-Ro Hejdegero
La Nigra Vualo De La Pastoro
Juna Bonulo Bra?no
Original English titles:
Dr. Heidegger's Experiment
The Minister's Black Veil
Young Goodman Brown
Copyright 1998Edwin P. Grobefor the English-to-Esperanto translations
jnigis studegi la nigraliterajn pagojn de la magilibro. Tria sidigis sur fotelon kaj penadis imiti la respektindan dignon de D-ro Hejdegero. Tiam ciuj ekkriis gojege kaj cirkausaltadis en la cambro. Vidvino Vajkerlio--se oni rajtas nomi vidvino tiel fresaspektan fraulinon--alvenis saltetpase la segon de la kuracisto, elmontrante kaprican gojon sur sia rozkolora vizago.
"Doktoro, kara maljuna animulo," si ekkriis, "starigu kaj dancu kun mi!" Tiam la kvar novjunuloj ekridis ec pli laute, pensante kiel stranga figuro farigos la kompatinda maljuna kuracisto, kundanconte.
"Bonvolu min pardoni," respondis la kuracisto mallaute. "Mi estas maljuna kaj reumata kaj jam finigis antau multaj jaroj mia dancpova epoko. Sed iu ajn el tiuj gajaj junaj sinjoroj felicigos ekrajtonte danci kun tiel bela partnerino."
"Dancu kun mi, Klarino!" ekkriis Kolonelo Kiligruo.
"Ne, ne, estu mi sia partnero!" respondis lautvoce S-ro Gaskojno.
"Si promesis edzinigi kun mi antau kvindek jaroj!" kontraukrie