Puphejmo

Puphejmo
Dramo en tri aktoj

By

0
(0 Reviews)
Puphejmo by Henrik Ibsen

Published:

1879

Downloads:

901

Share This

Puphejmo
Dramo en tri aktoj

By

0
(0 Reviews)
Eldonejo: Jec Scandinavia

Book Excerpt

. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin varti. Cxiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. Kaj mi ankaux devis varti mian malfelicxan, morte malsanan Torvald. Mia kara bona pacxjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej peza travivajxo, kiun mi spertis, post kiam mi edzinigxis.

LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al Italujo?

NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urgxis nin. Do, ni forvojagxis unu monaton poste.

LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana?

NORA. Sana kiel fisxo!

LINDE. Sed -- la doktoro?

NORA. Kiel?

LINDE. Sxajnas al mi, ke la cxambristino diris, ke estas la doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi.

NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaux unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, ecx ne horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaux mi. (eksaltas kaj manfrapas) H

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)

More books by Henrik Ibsen

(view all)