La Sinjorino el la Maro

La Sinjorino el la Maro

By

0
(0 Reviews)
La Sinjorino el la Maro by Henrik Ibsen

Published:

1888

Downloads:

980

Share This

La Sinjorino el la Maro

By

0
(0 Reviews)
Translated by Odd Tangerud

Book Excerpt

neble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al sxi. Sed bani sin en la maro estas kvazaux sxia kora gxojo, komprenu.

ARNHOLM Tion mi memoras de pasinte.

WANGEL (kun preskaux nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.

ARNHOLM Kompreneble. Sxi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaux ofte renkontis sxin, kiam mi vizitis sxian patron en la lumturo.

WANGEL Kredu, tiu tempo profunde stampis sxin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas sxin "La sinjorino el la maro".

ARNHOLM Cxu?

WANGEL Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun sxi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por sxi.

ARNHOLM (rigardas lin dubeme) Cxu vi havas veran kialon por tion opinii?

WANGEL Certe jes.

VOCxO DE ELLIDA (auxdata ekstere en la gxardeno dekstre) Cxu estas vi, Wangel!

WANGEL (ekstaras) Jes, kara.

(Sinjorino Ellida Wangel, kun granda sxalo cxirkaux si kaj kun malseka hararo disfalant

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)

More books by Henrik Ibsen

(view all)