La Asocio de la Junuloj
La Asocio de la Junuloj
Dramo en kvin aktoj
1999 translation by Odd Tangerud.
Book Excerpt
[3] En la norvega lingvo cxi tiu esprimo signifas ankaux "stultulo".
MONSEN
Ho-ho-ho! "Suficxedirite", jes! Trinku nun vi, "Suficxedirite"! (al Stensg[*a]rd) Vi auxdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por esprimi sin kiel li sxatas.
DANIEL HEJRE
Jes, la parollibereco estas ja la sola sxtataneca rajto, kiun mi alte taksas.
STENSG[*A]RD
Nur domagxo, ke tiu rajto estas limigita per la legxoj.
DANIEL HEJRE
He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por insultproceso? Cxu? Nepre ne akceptu tolerajxon, estimatulo! Mi estas maljuna praktikanto, mi!
STENSG[*A]RD
Koncerne insultoj?
DANIEL HEJRE
Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas cxi tie sidinta parolante nekasxeme pri viaj forestantaj amikoj.
STENSG[*A]RD
Forestantaj amikoj?
DANIEL HEJRE
La filo certe valoras la honoron; suficxe dirite! Tiel ankaux la
FREE EBOOKS AND DEALS
(view all)Popular books in Drama, Fiction and Literature
Readers reviews
0.0
LoginSign up
Be the first to review this book