Karlo

Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto

Author: Edmond Privat
Published: 1910
Language: Esperanto
Wordcount: 11,641 / 42 pg
LoC Category: PM
Downloads: 1,533
Added to site: 2008.02.06
mnybks.net#: 19980
Origin: gutenberg.org
Advertisement
Excerpt

, C, senatente. Kiam lia patrino petis lin montri B, li ne sciis. La literon S li bone rekonis, cxar gxi similas serpenton, kaj ankaux O kaj C, kiuj similas tutan kaj duonan lunon. Por instrui al li la aliajn literojn, la patrino bezonis multe da semajnoj kaj multe da pacienco. Fine gesinjoroj Davis decidis, ke Karlo iru al lernejo. Ne malproksime de la hejmo logxis maljuna sinjorino kaj sxia filino, kiuj ambaux instruis infanojn. La lecionoj okazis nur tri matenojn cxiusemajne, lunde, merkrede kaj vendrede.

Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon. Dum sxi parolis kun la respektinda estrino, S-ino Linar, Karlo rimarkigis al Frauxlino Linar, ke unu segxo en la klascxambro estas rompita kaj ankaux, ke estas desegnita vizagxo sur la muro. Li demandis la frauxlinon, cxu tio estas sxia portreto aux tiu de la maljuna virino. La frauxlino treege rugxigxis.

-- Mi esperas, ke vi estos bona kaj gxentila, diris lia patrino adiauxkisante lin.

-- Ho jes, patrineto.

Kiam

Cover image for

Download


show mobile phone QR code

Donate a small amount via Paypal below or read about some other ways that you can support ManyBooks.