Nuntempaj Rakontoj

Nuntempaj Rakontoj

By

0
(0 Reviews)
Nuntempaj Rakontoj by G. P. Stamatov

Published:

1922

Downloads:

734

Share This

Nuntempaj Rakontoj

By

0
(0 Reviews)
Translated by Ivan H. Krestanoff.

Book Excerpt

aux la tuta mondo, ecx en soleco, en la plej senbruaj dormocxambroj, oni facile mensogas. Sed tie cxi, antaux la okuloj de la morto, antaux la Nekonateco, antaux la Eterneco, cxu ne frostigxos la mensogo sur la lango?

Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo.

--Karulino!--senbrue diris li.

--Kion, karulo?

--Vi scias--tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia vocxo tremas.

--Kiel kruela vi estas!--ekparolis sxi.--Cxu vi ne trovas, ke via deziro estas ofenda ... ateista? ...

--Ne! Se vi volas, ke ni estu felicxaj ... Mi volas scii cxion ... Kio ajn gxi estas, sed cxion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej terura sekreto perdas sian teruron, kiam gxi cxesas esti sekreto. Mi ne timas la veron, mi timas la mensogon.

Nevole sxi turnis sian vizagxon al li. Io malbonsigna brilis en liaj okuloj. Nadja ektremis.

--Kion vi volas de mi? ...

--La veron, nenion alian.

--Vi parolas per tia tono, kvazaux vi atendus de mi teruran konfeson!

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)