La Mirinda Sorcxisto de Oz
La Mirinda Sorcxisto de Oz
Tradukita de Donald Broadribb.
Book Excerpt
a tablon. Poste sxi reelvenis al la Mangxtuloj kaj diris: "Mi multe volas reiri al miaj onklino kaj onklo, cxar mi certas ke ili sentos malesperon pri mi. Cxu vi povas helpi min trovi la vojon?"
La Mangxtuloj kaj la Sorcxistino unue rigardis unu la alian, kaj poste Doroteon, kaj skuis la kapon nee.
"Cxe la Oriento, ne malproksime de cxi tie," diris unu, "estas grandega dezerto, kaj neniu povus transiri gxin vivante."
"Estas same cxe la Sudo," diris alia, "cxar mi mem estis tie kaj vidis gxin. La Sudo estas la lando de la Kveluloj."
"Oni diris al mi," diris la tria viro, "ke estas same cxe la Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj logxas, estas regata de la Fia Sorcxistino de la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien."
"La Nordo estas mia hejmo," diris la maljunulino, "kaj cxe gxia rando estas la sama granda dezerto kiu cxirkauxas cxi tiun Landon Oz. Neeviteble, mia karulino, vi devos logxi cxe ni."
Doroteo komencis plori pro tio, cxar sxi estis solsenta int
FREE EBOOKS AND DEALS
(view all)Popular books in Young Readers, Fantasy, Fiction and Literature
Readers reviews
0.0
LoginSign up
Be the first to review this book
Popular questions
(view all)Books added this week
(view all)
No books found