La Batalo de l' Vivo

La Batalo de l' Vivo

By

0
(0 Reviews)
La Batalo de l' Vivo by Charles Dickens

Published:

1891

Downloads:

1,257

Share This

La Batalo de l' Vivo

By

0
(0 Reviews)

Book Excerpt

ankoraux tute malaperadis antaux la impreso de sxia eksterordinare mallerta esteco. Se ni diros, ke sxi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu alia, kaj ke tiuj cxi kvar membroj sxajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia gxusta loko, tiam ni prezentos nur la veran staton en gxia plej facila lumo. Kaj se ni diros, ke je tiu cxi stato cxi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri sxia trankvilanimeco. Sxia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj sxuoj, kiuj cxiam direktadis sin alie ol sxiaj piedoj, el bluaj sxtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej malbela modelo, kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka antauxtuko. Sxi portis cxiam mallongajn manikojn kaj havis cxiam kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke sxi cxiam penadis en cxia situacio, ecx kie estis absolute neeble, ilin turnadi kaj cxirkauxrigardadi. O

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)

More books by Charles Dickens

(view all)