La Karavano
La Karavano
Book Excerpt
vezira mosxto," parolis la kalifo, post longedauxra mirego. "Per la barbo de l' Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan."
"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro, riverencante; "sed miaflanke, mi kuragxas certigi vin, ke Via Alteco havas preskaux pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel kalifo. Sed, se placxas al vi, ni iru auxskulti tiujn niajn samrasanojn, kaj ekscii, cxu ni efektive povas paroli cikonie."
Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Gxi purigis al si la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimigxis al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antauxen, kaj auxdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: --
"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?"
"Plej bonan dankon, kara Frauxlino Blekbek'. Mi jxus sercxis mian matenmangxeton. Cxu vi ne volas akcepti ranfemureton aux kvaroneton de lacerto?"
"Mi humile vin dankas; hodiaux mi absolute ne havas apetiton. Cetere mi venis sur la herbejon pro tute
FREE EBOOKS AND DEALS
(view all)Popular books in Fiction and Literature, Fantasy
Readers reviews
0.0
LoginSign up
Be the first to review this book
Popular questions
(view all)Books added this week
(view all)
No books found