Tri Noveloj

Tri Noveloj

By

0
(0 Reviews)
Tri Noveloj by Washington Irving

Published:

1998

Pages:

45

Downloads:

776

Share This

Tri Noveloj

By

0
(0 Reviews)
Rip Van-WinkleTo the ReaderAdventure of the German StudentCopyright 1998Edwin P. Grobefor the English-to-Esperanto translations.

Book Excerpt

ravinon au fendegon situantan inter altaj rokoj gis kiuj ilia malfacila irvojo ilin kondukis. Li pauzis momenton, supozante gin la murmurado de unu el tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj altamontare, tiam antaueniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan valeton cirkauatan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn brancojn sursuprajaj arboj, rezulte de kio la vojaganto nur malofte ekvidis eretojn da blua cielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo kaj lia kuniranto penadis silente car, kvankam la helpanto scivolemis ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis porti alkoholajbarelon lau la sovaga monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj malkompreneblan manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkonigon.

Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigajoj. Sur centra ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestigis en kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn; aliaj preferis senmanikaj

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)

More books by Washington Irving

(view all)