Batalo pri la Domo Heikkilä
Batalo pri la Domo Heikkilä
Book Excerpt
do de l'intercxambro subite malfermigxis kaj tra la cxambregon kvazaux pala fantomo rapide kuris al la antauxcxambro.
La vekigxintoj sin jxetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj fenestroj.
Ekstere estis vidataj cxaro sur la korto antaux stalo kaj cxevalo ligita je ringo cxe gxia pordo; sur gxin la mastro estis metanta la jungilaron.
»Cxu tia maniere?» auxdigxis de la perono--el la posta fenestro estis forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke cxiu vorto estis auxdata en la cxambrego. Kaj ili vidis la mastrinon en subvestajxoj rapidantan preskauxkure al la junganto.
De la stalo auxdigxis maldelikata malbeno, sed la viro restis momenton stari sendecida.
La mastrino jam alproksimigxis kun rapidaj, decidaj pasxoj--kiel sxajnis, rekte al la kapo de l'cxevalo, ignorante la mastron.
Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaux embuskinta rabbesto kontraux la venantinon.
»Vi diablido!»--la pinto de l'dekstra piedo ekflugis ko
FREE EBOOKS AND DEALS
(view all)Popular books in Fiction and Literature
Readers reviews
0.0
LoginSign up
Be the first to review this book
Popular questions
(view all)Books added this week
(view all)
No books found