El la Biblio

El la Biblio
Elektitaj capitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto

By

0
(0 Reviews)
El la Biblio by L. L. Zamenhof

Published:

1924

Downloads:

2,077

Share This

El la Biblio
Elektitaj capitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto

By

0
(0 Reviews)

Book Excerpt

7. Mia Dio, malgxojas en mi mia animo, tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordano kaj Hermono, sur la monto Micaro.

8. Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; cxiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

9. En la tago Dio aperigas al mi Sian bonecon, kaj en la nokto mi havas kanton al Li, pregxon al la Dio de mia vivo.

10. Mi diras al Dio, mia roko: kial Vi min forgesis? kial mi iradas malgaja pro la premado de mia malamiko?

11. Kvazaux trancxante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, dirante al mi cxiutage: kie estas via Dio?

12. Kial vi malgxojas, mia animo, kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio, cxar ankoraux mi dankos Lin, la savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

PSALMO LI.

1. Al la hxorestro. Psalmo de Davido,

2. kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-Seba.

3. Korfavoru min, Dio, laux Via boneco; laux Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

4. Lavu min tute pure de mia krim

FREE EBOOKS AND DEALS

(view all)