Free Download

Total downloads: 173

Aliaj Tempoj

Autres Temps
Esperanto, published in 1999
11,963 words (44 pages)
Category: Fiction

Translated by Edwin Grobe.

Excerpt

xin tujege?"

"La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiauxvespere. Sed mi veturos per la unua morgauxmatena trajno." Sxi meditis momenton. "Eble tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Sxi renkontos min cxedoke kaj mi veturigos sxin rekte al la hotelo kun mi."

Dum sxi evoluigis tiun planon, sxi spertis la senton ke Ido ankoraux sxin rigardas, penseme, ecx seriozege. Kiam sxi finparolis, li restis senparola dum momento. Tiam li diris, preskaux ceremonie: "Se via interparolado kun Frauxlino Suferno ne dauxras gxis tro malfrua horo, cxu mi rajtas alveni vin viziti post gxi? Mi vespermangxos cxe mia klubo kaj mi telefonos al vi je cxirkaux la deka, se vi permesos. Mi survojigxos morgauxmatene, cele al Cxikago, por negocoj, kaj placxus al mi ekscii, antaux mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi, pri kio mi jam antauxcertas."

Li parolis kun timida zorgo kiu, ecx por la maltrankvilaj perceptoj de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan. E