Princo Vanc'
Princo Vanc'
Translated by Herbert Harris.La angla lingvo, laŭ permeso,esperantigis HERBERT HARRIS
Book Excerpt
ejoj," li dormeme murmuris en si. "Nun estas neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la mielo, kaj mi havos tiom da fruktokukajxo kaj makaronoj, kiom mi iel povos mangxi."
Sed, malfelicxa Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute ne realigxos. Kiam li malsupreniris por matenmangxi, malsagxe revanta pri kolomba pastecxo, alauxdajxo kun spicsauxco, forta kafo (kiun oni permesis al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj buterpanoj kaj marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en la mangxocxambro, pasxegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan Generalon Bopi; kiu, bonsxance por si, faris cxasadon en la arbaro la hierauxan tagon, kaj tial konservis sian plenan amplekson. Li jam eltrovis la staton de la palacaj aferoj kaj, anstataux malgxojigxi pro tio, li evidente estis tre felicxa, kaj intencis plejeble profiti pro la okazintajxo. Li estis surmetinta la plej belan regxan kronon, kiun oni nur surportas dum gravaj festtagoj, kaj, kovrinte la
FREE EBOOKS AND DEALS
(view all)Popular books in Fiction and Literature, Young Readers, Fantasy
Readers reviews
0.0
LoginSign up
Be the first to review this book
Popular questions
(view all)Books added this week
(view all)
No books found